San Miguel de Bernuy [sanmiGEL deberNUi] estas municipo en la nordo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. La loknomo San Miguel de Bernuy estas etimologie komprenebla kiel Sankta Mikaelo de Bernuy, alude al iama setlejo, nune senhoma. Sankta Mikaelo aperas en la blazono super simbola akvo aludanta al la rivero Duratón kiu fluas ĉe la loĝloko.